La kreo de la mondo · Dio voleva che Adamo ed Eva stessero bene nel suo mondo, voleva che fossero...
Transcript of La kreo de la mondo · Dio voleva che Adamo ed Eva stessero bene nel suo mondo, voleva che fossero...
LaLaLaLa kreokreokreokreo de la mondo
La originalo en la itala estas ĉi tie: http://www.graficapastorale.it
Esperantigo de I.Bossi http://www.ueci.it/porinfanoj/
Ne reproduktu profitcele
Dio faris la teron ronda kaj rotaciianta, faris la sunon varma kaj ruĝa, la lunon arĝentkolora, faris la brilajn stelojn kaj la planedojn.
Poste Li faris la montojn, grandaj kaj tre altaj, kaj faris la marojn, profundaj kaj bluaj. Dio faris la plantojn, la florojn kaj plenigis la tutan teron.
Li plenigis la maron per elglitemaj kaj brilantaj fiŝoj, kaj la aeron per birdoj, kiuj trilas kaj kantas.
Dio faris la bestojn, kiuj saltas, tiujn, kiuj grimpas kaj tiujn, kiuj rampas sur la tero. Dio estis kontenta pro ĉio, kion Li faris.
Poste Li faris la unuan viron kaj la unuan virinon, kiuj nomiĝis Adamo kaj Eva. Dio volis, ke Adamo kaj Eva fartu bone en lia mundo, Li volis, ke ili estu feliĉaj. Dio amis ilin kaj faris por ili tre belan ĝardenon en Edeno.
En la ĝardeno de Edeno, Dio permesis al ili manĝi ĉiujn fruktojn, krom unu: la pomo. Provokita de malica serpento, Eva manĝis ĝin. Tuj poste ankaŭ Adamo mordis ĝin kaj Dio, kolera, forpelis ilin de Edeno.